Preĝejo Vizito de Mario (Oberndorf)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Bühel, pilgrimokirko
gracobildo ĉe la ĉefaltaro
statuo de Johano Nepomuka de Pfaffinger piede de la ŝtuparo kalvaria; la preĝejo troviĝas (nevideble surfote) supre post la grupo de la krucumitoj

Preĝejo Vizito de Mario (germane: Wallfahrtskirche Maria Bühel) estas pilgrimada kirko romkatolika en Oberndorf (Aŭstrujo) situante fortimprese sur altebenaĵo. Danke al ŝtuparo ĉe la liberaera krucovojo kaj ponteto trans Salzach ĝi ankaŭ rekte alireblis el la urbocentro de la najbara urbo Laufen. Pilgrimantoj ĉefe venis por danki por sukcesa kaj senakcidenta ŝipado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino de la pilgrimado surloka estas la transportado de varoj sur la rivero Salzach. Post ŝarĝado, malŝarĝado kaj staplo la boatistoj havu la eblon je animzorgado anstataŭ enuiĝi.[1] Laŭlegende la konventodekano Georg Paris Ciurletti von Lerchen starigis bildon pri Maria, helpo de la kristanoj ĉe ligna krucokolono kaj en la kuro de la tempo pli kaj pli da preĝaj elaŭdoj konatiĝis. Vere ŝipistoj estis alportintaj kopion de gracobildo el Bavarujo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La longa navo kun du bulbaj kupoloj konstruiĝis inter 1670 kaj 1673 kun la intenco de bona ekstera videbleco eĉ de granda distanco. Ambaŭ turojn kronas malmasivaj supraĵoj kiuj devis foriĝi en la 1917-a jaro pri kadukedo. Inter 1718 kaj 1722 aldonitaj estas transepto, sakristio kaj la bela ŝtuparo ĉe la baroka kalvario. La marmora portalo kun la jardato 1733 portas krom la germanlingva nomo de la patroneco la latinlingvan enskribon pri la starigorespondeco de Ziurletti: Georgius Paris Ziurletti, decanus in Lauffen has sacras aedes fundavit et erexit 1673.

Inter 1950 kaj 1960 estiĝis barokimitanta kupolfresko fare de Wolfgang Köberl kaj la du bulbaj kupoloj laŭ la unua plano. Inter 1990 kaj 1994 necesis nova profunda restaŭrado pro akvo engutanta disde la tegmento. Krome popolaltaro metiĝis altarejon pro ŝanĝiĝintaj liturgiaj necesoj post la reformoj de la Dua Vatikana koncilio.[2]

Meblaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaltaro kun la gracobildo kreiĝis fare de la itala arĥitekto Antonio Beduzzi, kiu deĵoris en Vieno kortege. Tabernaklo kaj altartablo estis ŝanĝiĝita en 1886 kaj ĝis 1994 re-iĝis originstilaj. Altaraj bildoj de 1674 estas de Johann Michael Rottmayr el Laufen. Lia patrino Margareta Magdalena Rottmayrin ankaŭ artiste kontribuis por la interno de la preĝejo. La statuojn faris la famekonata Josef Anton Pfaffinger, urbano de Laufen kun ateliero en Salcburgo. Pfaffinger krome kreis la statuon de Johano Nepomuka ĉe la piedo de la kalvaria ŝtuparo.

La gracobildo estas kopio de prabildo el la 1662-a jaro, verŝajne de Hans Holbein la Maljuna kiu - same kiel ĉe ikonoj - ĝuis ampleksan konatiĝon pri Maria Magdalena Zerheuter.[3] La menciita bildo troviĝas ene de ora radikrono kaj roza girlando meze en la en 1722 starigita ĉefaltaro de Beduzzi. Flanka kultobjekto estas pentraĵo de Sankta Leonardo ĉe la altaro de la maldekstra longa navo.

Orgeno kaj sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Ludwig-Mooser-orgeno, 1857

En 1857 Katharina Metzger, bienposedantino de Gaßlbauer donacis instrumenton, kies konstruon komencis jam antaŭe Ludwig Mooser. En 1916 Hans Mertel ŝanĝis la instrumenton kiun restaŭris nepo de li en 1994, Fritz Mertel.[4] Havas ĝi ok registrojn. Sonoriloj ekzistas kvar; sonorilon (tono d’’) muldis en 1721 la insbruka firmao Grassmayr, alian (tono b’) en 1827 la firmao Feltl el Graz. La du aliaj estas el la salcburgaj atelieroj de Oberascher[5].

Ĉe la eksteraj preĝejaj vandoj videblas la tomboj de Eduard Severin von Auersperg (1863-1956) kaj ties familianoj. Li estis rekta prafilo de la princo Wilhelm von Auersperg (1749–1822).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch – Die Kunstdenkmäler Österreichs. – Salzburg – Stadt und Land, Wien 1986
  • Johannes Neuhardt: Wallfahrten im Erzbistum Salzburg, München kaj Zürich 1982, ISBN 3-7954-0441-X.
  • Österreichische Kunsttopographie 10: Die Denkmale des politischen Bezirkes Salzburg, Wien 1913.
  • Roman Schmeißner: Orgelbau in Salzburger Wallfahrtskirchen, WiKu-Verlag, Duisburg & Köln 2015, ISBN 978-3-86553-446-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. leteron de la konventa dekano Ciurletti, 16.2.1663; Österreichische Kunsttopographie 10 (ÖKT 10): Die Denkmale des politischhen Bezirkes Salzburg, Wien 1913, p. 395.
  2. Festschrift anläßlich der Altarweihe und des Abschlusses der Renovierungsarbeiten, Oberndorf 1994.
  3. Gustav Gugitz: Österreichs Gnadenstätten in Kult und Brauch. Wien 1958, volumo 5, p. 176-177
  4. Roman Matthias Schmeißner: Studien zum Orgelbau in Wallfahrtskirchen der Erzdiözese Salzburg. Disertaĵo. Salzburg 2012, p. 238–240.
  5. sono de ĉiuj sonoriloj kune

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

47.94974412.926182