Josef Durdík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Durdík
Persona informo
Aliaj nomoj Jan Bušil
Naskiĝo 15-an de oktobro 1837 (1837-10-15)
en Hořice
Morto 30-an de junio 1902 (1902-06-30) (64-jaraĝa)
en Malgranda Kvartalo
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Okupo
Okupo tradukistoverkistofilozofo • aesthetician • psikologo • literaturkritikisto
vdr

Josef DURDÍK (naskiĝis la 15-an de oktobro 1837 en Hořice - mortis la 30-an de junio 1902 en Praha) estis ĉeĥa kritikisto kaj filozofo.

Li studis filozofion, matematikon kaj natursciencojn, instruis en gimnazioj kaj universitatoj, influis la kulturan agadon kiel kritikisto, publicisto kaj flama oratoro. Plie li meritis pri formiĝo de ĉeĥa filozofia stilo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • O poezii a povaze lorda Byrona (Pri poezio kaj naturo de lordo Byron, 1870)
  • Dějepisný nástin filozofie novověké (Historia skizo pri filozofio novtempa, 1870)
  • Psychologie pro školu (Psikologio por lernejo, 1872)
  • O snu (Pri la sonĝo, 1872)
  • Kalilogie čili O výslovnosti (Kalilogio aŭ Pri la elparolo, 1873)
  • Kritika (Kritiko, 1874)
  • Pláč koruny české (Ploro de la krono bohema, 1875)
  • Poetika (Poetiko, 1881)
  • O pokroku mravnosti (Pri la progreso de moraleco, 1884)
  • O poměru pedagogiky k ostatním vědám (Pri la rilato de pedagogio al aliaj sciencoj, 1898)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.