Josef Kožíšek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Josef Kožíšek
Josef Kožíšek.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1861 (1861-07-06)
en Lužany
Morto 6-an de julio 1933 (1933-07-06) (72-jara)
en Úvaly
Lingvoj Esperantoĉeĥa lingvo
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Profesio
Profesio esperantistopedagogoverkisto • poeto
Information icon.svg
vdr

Josef KOŽÍŠEK (naskiĝis la 6-an de julio 1861 en Lužany; mortis la 6-an de julio 1933 en Úvaly) estis ĉeĥa porinfana verkisto kaj poeto kaj esperantisto, Li esperantiĝis antaŭ la unua mondmilito.

Li laboris kiel direktoro de pluraj lernejoj, post la unua mondmilito li fariĝis direktoro de la literatura fako de Státní nakladatelství (Ŝtata eldonejo) en Prago.

En sia poezia verkaro li estas konsiderata kiel posteulo de Josef Václav Sládek kaj antaŭulo de František Hrubín. Lia unua poemkolekto aperis en 1890. Li eldonis entute 12 librojn, inter alie porinfanajn poemarojn Doma (Hejme), Na sluníčku (Sursunete), Oku i srdéčku (Por okulo kaj koreto) kaj legolibrojn Ráno (Mateno) kaj Studánka (Akvoputeto). Lia plej fama poemo estas Polámal se mraveneček (Malsaniĝis formiketo), kiu estis ankaŭ esperantigita de Miroslav Malovec. Li verkis ankaŭ pedagogiajn artikolojn precipe pri komenca periodo de legado.