Josef Kondor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

D-ro Josef KONDOR (origine KONDOR József; naskiĝis la 25-an de februaro 1921 en Hungario; mortis la 5-an de marto 2002 en Neuwied apud Koblenz) estis germana-hungara esperantisto. Laŭ profesio, li estis gimnazia instruisto pri la latina lingvo.

Li eklernis Esperanton kiel junulo en Hungario kaj translokiĝis al Okcidenta Germanio post falo de la Hungara revolucio de 1956. Li iniciatis esperantistan helpagadon por lepruloj, kolektante (i.a. per dulingvaj glumarkoj "Helpu al la lepruloj") pli ol 35.000 € por tiu celo.

De ĉirkaŭ 1970 ĝis 1992 li estis landa reprezentanto de IKUE en Germanio. En 1992 la Germana IKUE-Sekcio nomumis lin honora membro. Li verkis multajn gazetartikolojn pri Esperanto, ofte instruis la lingvon kaj gvidis ĝis sia morto malgrandan Esperanto-grupon en Koblenz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.