Josef Mendl
Aspekto
Josef Mendl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1932 |
Morto | 16-an de majo 2024 (92-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥio Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Josef Mendl (naskiĝis la 20-an de januaro 1932 en Nadějkov - mortis la 16-an de majo 2024) estis ĉeĥa esperantisto. Eklernis Esperanton kiel aŭtodidakto en 1948. Ekde 1962 membro de Esperanto-klubo en Tábor, ekde fino de 1980-aj jaroj membro de Esperanto-klubo en Písek. Aktiva membro de IKEF kaj multjara korespondanto por Ĉeĥio de la magazino Monato. Kiel kunlaboranto de Esperanta Literatura Fondaĵo (ELFo) enkomputiligis manuskriptojn de multaj Esperanto-tradukoj.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Ciferecigitaj Esperanto-manuskriptoj
[redakti | redakti fonton]- eldonitaj:
- Jaroslav Foglar: La knaboj de la Kastora rivero (Esperanto-Klubo de Theodor Kilian 1996)
- Karolo la 4-a: Propra biografio de Karolo la IV-a (KAVA-PECH 1995)
- Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (KAVA-PECH 2004)
- ankoraŭ neeldonitaj:
- Karel Čapek: Naŭ fabeloj
- Karel Čapek: El vivo de insektoj
- Karel Čapek: Afero Makropulos
- Jarmila Hašková: El notlibro de sankta Petro
- Otakar Maršík: Spektaklo por dioj
- Vladimír Škutina: Malliberulo de la prezidento
- Jan Šmíd: Ĝojoj de mia vivo
- Karel Schulz: Ŝtono kaj doloro
- Gregor Achille: Problemoj en Panonio
- Miroslav Švandrlík: Nigraj baronoj
Prelegoj
[redakti | redakti fonton]MENDL, Josef: Kiel kompreni duoblan librotenadon. En: Prelegaro de KAEST, Praha 2002.
Artikoloj por la revuo Monato
[redakti | redakti fonton]- Ĉu kontraŭ terorismo per milito (2005)
- Ĉu militoj savos Usonon? (2006/10/24-26) [1]
- Ĉu NATO kaj Usono kontribuas al sekura mondo (2003)
- De la tria Eŭropa al la kvina Monda Sociala Forumo (2005) [2]
- Herooj aŭ murdistoj (2004)
- Kiam teroristoj heroiĝas (2005) [3]
- Kien evoluas la mondo (2004)
- Konsekvencoj de ekonomiaj transformoj (2002/2/10)
- Monda sociala forumo kaj embarasoj post Eŭropa sociala forumo (2005)
- Terorismo: koncentriĝu pri la kaŭzoj (2005) [4]
- Traktado de triopo en Moskvo (2004)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Unuformaj kutimoj kaj praktiko de ICC por dokumentaj kreditoj. El la angla kuntradukis J.Mendl. IKEF 2002. 51. s. ISBN 9284211557