Josef Speckbacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Speckbacher
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1767 (1767-06-13)
en Gnadenwald
Morto 28-an de marto 1820 (1820-03-28) (52-jaraĝa)
en Hall in Tirol
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo militisto
vdr
Josef-Speckbacher-monumento en Hall in Tirol
Tirolaj herooj (de maldekstre): Andreas Hofer, Josef Speckbacher, Joachim Haspinger kaj la sekretario Kajetan Sweth

Josef SPECKBACHER (naskiĝinta en la 13-a de julio 1767 en Gnadenwald, mortinta en la 28-a de marto 1820 en Hall in Tirol) estis gvida figuro en la Tirola ribelo kontraŭ Napoleono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Speckbacher estis la filo de kamparano, kiu liveris lignon por la salminejoj de Hall. Ricevante nur mallongan edukon, Josef travagis la arbaron, kaj ŝtelĉasadis antaŭ la aĝo de 12, kio ekhavigis al li problemojn kun la arbaroficialuloj. Josef ricevis la taskon labori en la imperia salminejo en Hall. Tiu laboro permesis al li fondi familion propran.

La 10-an de februaro 1794, 27-jaraĝa Speckbacher geedziĝis kun Mary Schmiederer, kaj translokiĝis al ŝia bieno en Rinn-Judenstein. De tiu tempo li nomiĝis moke viro el Rinn. Li estis respektita fare de lia komunumo, kaj en 1796, dum politike malfacila tempo, li estis elektita al la loka kortega komisiono.

Francio kaj Aŭstrio estis militkontraŭuloj, tiel ke li aliĝis kiel volontulmilicsoldato. La 2-an de aprilo 1797 ĉe la Batalo de Spinges Speckbacher batalis sub kapitano Philipp von Wörndle apud Catherine Lanz, la heroino de Spinges, gajnante reputacion kiel fervora pafisto. Li daŭrigis la defendon kontraŭ la napoleona marŝalo Ney ĝis 1805, kiam la francoj estis venkaj. Tirolo devis akcepti nuligon kaj cediĝon al Bavario, aliancano de Napoleono.

Antaŭ 1809, la aŭstra registaro serĉis rekapti Tirolon tra gerila taktiko. Speckbacher montris sin ne nur kiel aŭdacan batalanton, sed ankaŭ kiel singardan sed sentiman strategiiston. Laŭ lia taglibro, li partoprenis en 36 bataloj kaj bataletoj en 1809 sole. Frue en la mateno de la 12-an de aprilo 1809, li surprizis la grandurbon de Hall, malliberigis la garnizonsoldatojn kaj malhelpis la francan retiriĝon en la sekurecon en la pli supran Inn-valon. La 31-an de majo li komandis la maldekstran flankon dum la Batalo Bergisel, kaj atingis venkon proksime de Hall kaj Volders. De la 23-a de junio ĝis la 16-a de julio, li sieĝis la kastelon en Kufstein. Ĉi tie li donis sennombrajn pruvojn de sia propra kuraĝo, konstruis artileriolokadojn, detruis muelejojn kaj boatojn utilaj al la malamiko, bruligis la grandurbon, kaptis la trajnon de provizaĵoj, kaj eĉ spionis mem enkastele. De la 4-a de aŭgusto ĝis la 11-a li plejtempe estis la komandanto en la bataloj inter Sterzing kaj Franzensfeste kontraŭ marŝalo François Joseph Lefebvre. Li devigis la marŝalon forlasi la batalkampon kaj kun Andreas Hofer kaj Joachim Haspinger li komandis soldatojn ĉe la fama Tria batalo de Berg Isel (13.8.1809).

Post kiam la malamiko estis movita for de Berg Isel, li kaj liaj viroj marŝis en la direkton al Salcburgio, organizante kaj stimulante la defendon de la kamparo. La 25-an de septembro li venkis la kombinitajn fortojn de la francoj kaj bavaroj ĉe Lofer kiuj, kun granda perdo, devis retiriĝi ĝis Reichenhall. La 16-an de oktobro Speckbacher estis surprizita ĉe la landlimo bavara ĉe Melleck fare de pli bona forto de la malamiko kaj devis cedi la terenon. Lia juna filo Andreas estis kaptita en tiu batalo, kaj li mem estis grave pafvundita. La 17-an de oktobro, ĉe Waidring proksime de Lofer kaj denove ĉe Volders la 23-an de oktobro, li povis teni la kampon kontraŭ la malamiko, eviti kapton ree en bataleto la 28-an de oktobro kaj povis venki batalionon malamikan. La 1-an de novembro 1809, post la lasta kaj malsukcesa Batalo ĉe Berg Isel li havis devon prirezigni la neegalan konkurson, eĉ se li persone deziris daŭrigi la lukton.

La francoj kaj bavaroj ĉasis lin specife, kaj rekompenco de kvin cent guldeno estis ofertita al iu ajn kiu liverus lin vivanta aŭ senvive al la aŭtoritatoj. Speckbacher pasigis la tutan vintron en la tirola Alpoj, kaŝante inter amikoj ĉe solecaj bienoj, aŭ en Alpaj kabanoj, ĉiam ĉasite fare de malamikoj. Li ĵus estis perfidita unufoje, sed savis sin per aŭdaca fuĝo kaj kaŝis sin ĝis januaro 1810, en la interkrutejoj de la ŝtonoj, ofte proksime de morto de malsato. Lia edzino kaj kvar infanoj ankaŭ serĉis sekurecon per fuĝo, kaŝante en la montoj. La lasta lia kaŝejo estis proksime de la pinto de alta paŝtejo el la Volder-valo, kie la ununura kiu alportis al li manĝaĵon estis sia fidela servisto Georg Zoppel. La 14-an de marto lavangon superfortis lin, vundante lin grave. Li estis alportita fare de amikoj al lia bieno ĉe Judenstein, kie Zoppel kaŝis lin en la stalo sub la planko ĝis la 2-a de majo. Li daŭrigis la reziston. Estis nesekure resti, tiel ke li estis devigita fuĝi meze de vivdanĝeroj tra Pinzgau kaj Stirio al la ĉefurbo Vieno, kie li estis varme ricevita fare de imperiestro Francisko la 1-a. Pro lia servado, la imperiestro donis al Speckbacher ĉenon de honoro kaj pensionon. Tie li restis en la servo de la imperiestro ĝis 1814, vivante kun sia amiko Jacob Troggler.

En la aŭtuno de 1813 Speckbacher resenditis al Tirolo kiel majoro de la tirolaj volontuloj en la imperia armeo sub generalo Fenner. Li agis kun tiuj soldatoj de Suda Tirolo kontraŭ la francoj kaj observis ilin. En 1820 Speckbacher estis diagnozita kun rena malsano, kies komenco estis de lia tempo en la milito. Speckbacher mortis en la aĝo de 53 jaroj post pluraj semajnoj da furioza doloro. La 30-an de marto la urbo Hall ricevis kiel gastojn plurajn fuzilkompaniojn por honori ties entombigon. La 20-an de aprilo 1858 liaj restaĵoj estis elfositaj kaj ceremonie entombigitaj en la Kortega kirko de Innsbruck plej proksime al Andreas Hofer kaj Joachim Haspinger. Tie, la tombo daŭre povas esti admirita hodiaŭ.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Eĉ laŭ takso nuntempe Speckbacher estis elstara taktikisto. Kun lokaj soldatoj kiuj estis intime spertaj koncerne la malglatan montterenon, li kaŭzis grandan difekton al la malamiktrupoj. La 12-an de septembro 1813 la bavara registaro ĉe Innsbruck denove metis prezon de 1000 guldenoj sur sian kapon, kaj daŭris ĝis la somero de 1814 ke Speckbacher povis reveni hejmen sekure al Rinn. En 1815 li ricevis duan orĉenon de honoro, kaj en 1816 li publike ricevis la personan altestimon de la imperiestro. Li ĝojige revidis sian filon, kiu estis tenita kaptito sed estis alte edukita dum sia enfermo en Munkeno, kaj antaŭĝojis pri paca maljunaĝo, sed la afliktoj de iam malbone influis lian kapablon labori sur bieno. Li estis devigita vendi sian bienon kaj moviĝis al Hall. Josef Speckbacher estis vidita en sia vivo kiel pura de ruza kaj preskaŭ malzorgema kuraĝo.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En honoro de Josef Speckbacher estis stratoj nomitaj por li en Innsbruck kaj Vieno, Kufstein, Wörgl, St. Johann en Tirol, kaj Merano. Kazerno en Hall ankaŭ portis sian nomon, sed ĝi estis prirezignita kaj vendita en 1998. Lia karaktero estas bone esprimita en sia tomba surskribo: "En milito sovaĝa sed ankaŭ homa, en paco trankvila kaj fidela al la leĝoj li estis kiel soldato, subjekto, kaj virhonorindulo de honoro kaj amo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]