Joseph Buttinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Buttinger
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1906 (1906-06-30)
en Reichersbeuern
Morto 4-an de marto 1992 (1992-03-04) (85-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Muriel Gardiner Buttinger
Okupo
Okupo verkistopolitikistopublikigisto
vdr

Joseph Buttinger (prononco [JO:zef BUtinga], naskiĝis la 30-an de aprilo 1906 en Reichersbeuern, Germanio, mortis la 4-an de marto 1992 en Queens, Novjorko) estis aŭstria politikisto kaj, post lia enmigrado al Usono, fakulo pri Orienta Azio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Buttinger estis naskita en laboristan familion kaj forlasis lernejon en la aĝo de 13 por helpi subteni sian familion. Li iĝis junulara movada gvidanto en Aŭstrio kaj, antaŭ la aĝo de 24 jaroj, estis sekretario de la Socialdemokrata Partio de Aŭstrio. Post kiam li estis enprizonigita dum pluraj monatoj en 1934, li iĝis prezidanto de la socialisma subtero kaj gvidanto de la kontraŭfaŝisma movado. Kiam Germanio okupis Aŭstrion en 1938, li kaj lia usona edzino Muriel Gardiner fuĝis al Parizo, kie li estis prezidanto de la ekzilitaj socialistoj. En 1939, plurajn monatojn antaŭ la falo de Francio, la paro translokiĝis al Usono kun la filino de Gardiner de antaŭa geedziĝo, Connie, kiun Joseph poste adoptis.

En 1941, li kaj lia edzino aranĝis usonajn vizojn por lia frato Alois Buttinger kaj lia familio; unu el la referencoj por la vizo-peto estis subskribita de Alfred Einstein.

Dum kaj post 2-a Mondmilito, Buttinger helpis establi multajn el la rifuĝintprogramoj por la Internacia Savkomitato (International Rescue Committee). Liaj personaj agoj helpis kontrabandi milojn da kontraŭ-faŝismaj rifuĝintoj el Eŭropo. Dum pli ol 40 jaroj li funkciis kiel direktoro de la pariza oficejo kaj eŭropa dividado de la Savkomitato, kaj kiel estrarano kaj vicprezidanto.

Sub la permanenta ofico de Buttinger, la komitato iĝis kaŝe implikita kun la usona sekreta servo Centra Informkolekta Agentejo CIA.

En la 1950-aj jaroj, Buttinger kaj lia edzino subvenciis la demokratan socialisman revuon Dissens, redaktita de Irving Howe. Li ankaŭ verkis la dokumentan libron "In the Twilight of Socialism" ("En la Krepusko de Socialismo"), kiu estis historio de aŭstra socialismo en la jaroj 1934-38.