Joseph Jung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Jung
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1955 (1955-01-01) (69-jaraĝa)
en Ramsen SH
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Profesio
Okupo kulturhistoriisto • ekonomia historiisto • universitata instruisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph JUNG (prononco: Josef Jung) (n. 1955 en Ramsen, kantono Ŝafhaŭso, Svisujo) estas svisa historiisto kaj biografiisto.

Jung studis svisan historion, modernan historion: (Moderna epoko), ĝeneralan historion, historion de juro) kaj germanistikon en Universitato de Friburgo (Svisujo).

Li faris en 1987 disertacion pri la "katolika junularo en germana Svisujo" «Katholische Jugendbewegung in der deutschen Schweiz». En jaro 1998 li faris habilitacion en ETH Zuriĥo, li estis ĝis la jaro 2006 privata docento. En la Universitato de Friburgo (Svisujo) li estas titola profesoro.

Jung verkis librojn pri svisa ekonomia kaj kultura historio de Svisujo, ankaŭ la biografion de Alfred Escher en kvar volumoj kaj la eldonon en tri volumoj de leteroj de Alfred Escher.

Jung estas hejma historiisto de granda Credit Suisse - banko kaj ĉefa administranto de Fondaĵo Alfred Escher. Alfred Escher fondis la Credit Suisse-n, la iama (frua) SKA-n, la Schweizerische Kreditanstalt-n.

Libroj[redakti | redakti fonton]

La NZZ Libro eldonejo de NZZ eldonas la librojn de Joseph Jung: listo[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]