Joseph Lutumba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Lutumba
Persona informo
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo
Okupo
Okupo kantoverkisto
vdr

Joseph Lutumba kune kun Simon-Pierre Boka aŭtoris du naciajn himnojn de Demokratia Respubliko Kongo: la kantojn Debout Congolais (Leviĝu konganoj) en 1960 kaj La Zaïroise (La zairianino) en 1971.

Lutumba naskiĝis en la provinco Bas-Congo kaj estis profesoro en la universitato de Lubumbashi.