Jozefo-Ferdinando Soler Sempere
Jozefo-Ferdinando Soler Sempere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1913 |
Morto | 20-an de marto 1991 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jozefo-Ferdinando SOLER SEMPERE (1914 - mortis subite la 20-an de marto 1991 en Valencio, Hispanio), filo de grava esperantisto Fernando Soler Valls, estis serioza diskoniganto de Eo, kaj ekde 1988 estis la Prezidanto de Eo-Fondaĵo "Fernando Soler", fondinto kaj ĉefa protektanto de ĝi.
S-ro SOLER ne nur partoprenis aktive en ĉiaj naciaj kaj internaciaj eventoj pri Eo, li ankaŭ kompilis tra la jaroj multenombrajn aŭdovidajn kaj verkitajn dokumentojn fundamentajn por pli bone kompreni la evoluon de la internacia esperantismo.
Profesie, li estis teĥnika arĥitekto. La 25an de majo de 1985, estis koncesiita al samideano José Fernando Soler Sempere, la Ora Medalo 1985 de la oficiala Kolegio de Teknikaj Arkitektoj, kiel kolega rekono pro lia honora profesia laboro.[1]
Li estis enterigita apud sia patro en la ĝenerala tombejo de Valencio en la duobla enmura tombo numero 0278 de la 11a sekcio.