Juĝo de valoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Juĝo de valoro estas aserto kiu, el subjekta vidpunkto, juĝas ion lica aŭ utila. Ĝenerale, ĝi estas juĝo bazita sur aparta sistemo de valoroj.

La sintagmo juĝo de valoro povas esti intencita kaj pozitivsence por signifi ke ĝi devas esti konsiderata referencante al determinita valorsistemo - kaj do en pripensita maniero kompare al siaj pliprofundaj konvinkoj - kaj malŝatsence por signifi ke temas pri juĝo asertita sur bazoj de konsideroj personaj, priopinieblaj kaj partaj, pli ol sur racia ekvilibra kaj objekta rezonado.[1]

Iuj, tamen, opinias ke reala objektiveco neeblas, kaj ke ankaŭ la racia analizo plej rigora estas bazita sur amplekso de valoroj (se ne eksplicigitaj). Tial, kiu ajn rezonada konkludo estas necese juĝo de valoro kaj do ne povas eliri el la kovrilo de la suspekto. Tamen, ofte tiu pozicio alestiĝas kiel retorika ilo por senkreditigi certajn asertojn.
El pli ordigita vidpunkto, la sciencaj "veroj" estas konsideritaj objektivaj, sed opiniataj “provizoraj”: restas, tamen, la konscio ke kromaj datenoj aŭ novaj eksperimentoj povus ŝanĝi la komprenon pri la esploraĵo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Scriven, Philosophy of Science Association PSA: Boston studies in the philosophy of science, v. 20, Dordrecht:Reidel, Boston 1974, p. 219. ISBN 9027704082

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Albert kaj E. Topitsch (Hgg.), Werturteilsstreit Wissenschaftliche Buchgesell-schaft, Darmstadt, 1979
  • Samuel Alexander:, The idea of value. Mind (N. S.), 1(1892), 31 – 55
  • Émile Bréhier, Maurice de Gandillac, Lluís Font, Història de la filosofia, Universitat Autònoma de Barcelona, 2002. ISBN 9788449022975 katalune
  • Filiberto Menna, Crítica de la crítica, Universitat de València, 1997. ISBN 9788437029092 katalune