Saltu al enhavo

Pivdenne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juĵne)
Pivdene · Південне
urbo en Ukrainio (1993–)
urbotipa loĝloko (1978–1993)
setlejo (1978–1978) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Ukrainio
Provinco Odesa provinco
Poŝtkodo 65481
Demografio
Loĝantaro 32 745  (2021) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 37′ N, 31° 6′ O (mapo)46.62222222222231.100833333333Koordinatoj: 46° 37′ N, 31° 6′ O (mapo) [+]
Alto 34 m [+]
Areo 1042 km² ( 104 200 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Pivdene · Південне (Odesa provinco)
Pivdene · Південне (Odesa provinco)
DEC
situo en la provinco
Pivdene · Південне (Ukrainio)
Pivdene · Південне (Ukrainio)
DEC
situo en Ukrainio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pivdenne, Odesa Oblast [+]
vdr

Pivdenne (ukraine Південне), antaŭe Juĵne (ukraine Южне), estas urbo en Odesa distrikto de Odesa provinco en Ukrainio. Ĝi estas administra centro de la urba komunumo Pivdeno. Estis 32 677 loĝantoj en 2022. La areo de la teritorio estas 10 km². La distanco al la regiona centro estas proksimume 47 km kaj estas per aŭtovojo M28. La loĝloko situas borde de la Nigra Maro - ĝi ne distingiĝas per aparte turisme allogaj plaĝoj, sed pli per granda komerca marhaveno, kies retejo estas ligita sube de la paĝo. La tre juna urbo estis establita kiel unu el pluraj industriaj setlejoj post decido de la soveta registaro la 19-an de julio 1973. La 11-an de majo 1978, al ĝi estis donita la statuso de urbotipa setlejo, kaj de 1993 ĝis 2020, ĝi havis la statuson de urbo sub administrado de la provinco.

En aprilo 2023 la magistrato de Juĵne decidis alinomi la urbon pro tio, ke ĝia nomo ne kongruis kun la postuloj de lastatempa ukraina leĝo por funkciigi la ukrainan lingvon kiel la ŝtatlingvon. La 9-an de oktobro 2024, Verĥovna Rada decidis alinomi la urbon Pivdenne.[1] La nomo memorigas pri la ukraina vorto por "sudo" ("південь", "pivden'").

Pivdenne estas membro de la Asocio de Urboj de Ukrainio.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Krome ankaŭ la samdistrikta urbeto Biljaivka (ukraine Біляївка, jen en vikidatumoj) deklariĝis ĝemelurbo. Ĝi situas 80 kilometrojn pli okcidente, rande de la nacia natura parko Suba Dnipro (aŭ Dnepro, ukraine Нижньодністровський національний природний парк).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]