Juan Muñoz (skulptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Muñoz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1953 (1953-06-16)
en Madrido
Morto 28-an de aŭgusto 2001 (2001-08-28) (48-jaraĝa)
en Ibizo
Mortokialo hemoragio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Central School of Art and Design • Pratt Institute • Croydon College
Familio
Edz(in)o Cristina Iglesias
Okupo
Okupo skulptisto • desegnisto • pentristo • sound artist • ludartisto • konstrua desegnisto • instalada artisto
Verkoj Last Conversation Piece
vdr

Juan MUñOZ (Madrido, 16a de junio 1953 - Ibiza, 28a de aŭgusto 2001) estis hispana skulptisto.

Li studis en Britio kaj Usono (Novjorko). Lia unua ekspozicio okazis en 1984. Komence de la 1990-aj jaroj, Juan Muñoz ekproduktis verkojn de "rakonta" karaktero - rompante la limojn de la tradicia skulptarto- kiuj konsistas el instalaĵoj de figuroj de grando iomete pli malgranda ol tiu natura, en reciproka interagado, dise en medioj ĉu fermitaj ĉu malfermitaj. Liaj instalaĵoj ofte invitas la spektanton interrilati kun ili, tiel ke oni ĉesas senti sin spektanto por iom ekformi ties parton. Liaj figuroj estas unukoloraj.

Fragmento de la serio de skulptaĵoj de Muñoz Dek tri interridantuloj (2001) en Oporto.

Li ricevis la Nacian Premion de Plastikaj Artoj en 2000. Juan Muñoz mortis subite pro spir-kora halto estante 48-jaraĝa somerferie en Santa Eulària des Riu, Ibiza, la 28an de aŭgusto 2001. Je lia morto estis okazanta ekspozicio de lia verko Double Bind en la muzeo Tate Modern de Londono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]