Judith von Schweinfurt
Judith von Schweinfurt | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Judith von Schweinfurt | ||
Naskiĝo | ĉ. 1003 en Schweinfurt | |
Morto | 2-an de aŭgusto 1058 en Znojmo | |
Tombo | Katedralo de sankta Vito [#] | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Babenbergoj [#] | |
Patro | Henry of Schweinfurt [#] | |
Patrino | Gerberga [#] | |
Gefratoj | Otto III • Burchard I of Halberstadt • Henry I of Schweinfurt • Eilika of Schweinfurt [#] | |
Edz(in)o | Břetislav la 1-a | |
Infanoj | Spytihněv la 2-a • Vratislav la 2-a • Konrado la 1-a • Otto I of Olomouc • Jaromír [#] | |
Profesio | ||
Okupo | nereganta reĝino [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Judith von Schweinfurt, (ĉeĥe Guta nebo Jitka ze Svinibrodu), naskiĝis antaŭ j. 1003, mortis la 2-an de aŭgusto 1058, ĉeĥa princino, edzino de Břetislav la 1-a, filino de Henriko la 1-a, margrafo de Nordgau el la gento Babenberg.
Pri ŝia infanaĝo ni scias nenion. Post la morto de ŝia patro en la jaro 1017 ŝi estis edukata en la familia monaĥejo en Schweinfurt. En la jaro 1021 forkondukis ŝin perforte Břetislav la 1-a, posta ĉeĥa princo. En la jaro 1029 en Olomouc ŝi edziniĝis al li. Dum sekvantaj jaroj venis kvin filoj:
- Spytihněv la 2-a
- Vratislav la 2-a
- Konrado la 1-a (Konrád Brněnský)
- Oto (Ota Olomoucký) kaj
- Jaromír, posta episkopo.
Post la morto de Břetislav la 1-a Guta estis forpelita de sia ekreganta filo Spytihněv. La reston de sia vivo ŝi pasigis ekzile en Hungario. Ŝi mortis la 2-an de aŭgusto 1058. Ŝi estas entombigita en la templo de s. Vito en Praga burgo.
Laŭ legendo, Judith von Schweinfurt edziniĝis en Hungario al Petro Orseolo. Tiu tamen mortis jam 1046.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hora, Petr.: Toulky českou minulostí I., 1985
- Čornej, Petr: Evropa králů a císařů
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- životopisyonline (en la ĉeĥa) Arkivigite je 2007-12-11 per la retarkivo Wayback Machine