Jules Borel
Aspekto
| Jules Borel | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 14-an de novembro 1873 en Couvet |
| Morto | 6-an de januaro 1948 (74-jaraĝa) en Couvet |
| Lingvoj | Esperanto |
| Loĝloko | Berlino |
| Ŝtataneco | Svislando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto eldonisto |
Jules BOREL (naskiĝis la 14-an de novembro 1873 en Couvet, mortis la 6-an de januaro 1948 en Couvet) estis svisa esperantisto kaj eldonisto. Lia frato estis svisa esperantisto kaj eldonisto Jean Borel.
De 1900, li estis direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller & Borel, Berlino. Li estis propagandisto kaj estrarano de diversaj Esperantaj societoj. En 1944, la presejo, kiu havis pli ol 200 laboristojn, detruiĝis dum bombardado. Post la bombardado, Borel reiris al Couvet.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto. Eld. Esperanto-Verlag Möller & Borel, Berlin, 1907 (?)

