Julio Martínez Fiallo
Julio Martínez Fiallo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-a de novembro 1934 en Havano, Kubo |
Morto | 15-a de decembro 2015 en Artemisa, Kubo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | kubano |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Julio MARTÍNEZ FIALLO naskiĝis la 16-an de novembro 1934 en Havano kaj mortis la 15-an de decembro 2015 en San Antonio de los Baños, Artemisa, estis kuba esperantisto, membro fondinto kaj honora membro de KEA. Eklernis Esperanton en septembro 1966 pere de perkoresponda kurso. Relernis la lingvon en kursoj organizitaj de Havana E-Grupo (1971-1972) kaj Havana E-Rondo (1973-1974). Membris la laborteamon por la fondiĝo de Kuba Esperanto-Asocio (1978-1979) kaj estis membro de ties estraro ĝis 1986, kie sinsekve respondecis pri instruado, financo kaj publikaj kaj internaciaj rilatoj. Instruis esperanton en 1979 ĉe la biblioteko Máximo Gómez el kiu estiĝis la unuaj membroj de KEA. En 1984 la Komitato de KEA nomumis lin Peranto de UEA en Kubo. Fondinto de Esperanta Literatura Tradukmetiejo (1988), ĉe UNEAC kaj prezidanto de la Havana E-Klubo Juan Bacallao (1989-1992). Partoprenis la 1an, 2an, 3an, 4an kaj 5an Naciajn Kongresojn de KEA (respective 1987, 1996, 1999, 2002 kaj 2005) kaj en la 75a kaj 95a UK-oj. Li estis UEA-delegito kaj fakdelegito (1990-1999 kaj 2000-2014). Estis elektita honora membro de KEA en 2015.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (2017) “Nekrologo de Fiallo”, Esperanto.cu (eo) (PDF) (3), p. 12.