Julius von Ficker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Julius von Ficker
Julius von Ficker.jpg
Persona informo
Naskonomo Johann Kaspar Julius Ficker
Naskiĝo 30-an de aprilo 1826 (1826-04-30)
en Paderborn
Morto 10-an de julio 1902 (1902-07-10) (76-jara)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco PrusioGermana RegnoAŭstra imperio
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Monastero
Familio
Patro Ludwig Wilhelm Ficker
Infanoj Ludwig von Ficker • Rudolf von Ficker • Heinrich von Ficker
Okupo
Okupo historiisto de juro • mezepokisto • historiisto • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Julius (vere: Kaspar) von FICKER (naskiĝinta la 30-an de aprilo 1826 en Paderborn, mortinta la 10-an de julio 1902 en Innsbruck) estis germana kaj aŭstra historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte ekde 1844 jursciencon kaj historion li vivis inter 1848/49 en Frankfurto ĉe Majno kie li havis bonegajn rilatojn al Johann Friedrich Böhmer. Je pasko 1851 li habilitiĝis en Bonn iĝonte en 1852 orda profesoro pri ĝenerala historio en Innsbruck. En 1863 li transiris al la fakultato jurista instruante germanajn regnan kaj leĝaran historiojn.

Ekde 1866 li membris ĉe la Akademio de Vieno kaj pensiuliĝis en 1879.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Sian sintenon grandgermanian ene de la germanlingvia historiscienco li defendis en jenaj du skribitaĵoj »Das deutsche Kaiserreich in seinen universalen und nationalen Beziehungen« (Innsbruck 1861) kaj »Deutsches Königtum und Kaisertum« (Innsbruck 1862) kontraŭ Heinrich von Sybel. La du publike kvereladis prie.

Inter la aliaj verkoj plej gravas »Rainald von Dassel, Reichskanzler und Erzbischof von Köln« (Köln 1850); »Engelbert der Heilige, Erzbischof von Köln und Reichsverweser« (Köln 1853); »Die Überreste des deutschen Reichsarchivs zu Pisa« (Wien 1855); »Über die Entstehungszeit des Sachsenspiegels« (Innsbruck 1859); »Vom Reichsfürstenstande« (Innsbruck 1860–61); »Vom Heerschilde« (Innsbruck 1862); »Forschungen zur Reichs- und Rechtsgeschichte Italiens« (Innsbruck 1868–1874); »Über das Eigentum des Reiches am Reichskirchengut« (Wien 1873); »Beiträge zur Urkundenlehre« (Innsbruck 1877–78): »Untersuchungen zur Rechtsgeschichte« (Innsbruck 1891–

El la postlasitaĵo de Böhmer li eldonis, plenumonte testamentan komision, »Acta imperii selecta« (Innsbruck 1870) kaj »Regesta imperii 1198–1272« (Innsbruck 1879–82).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 546 (tie ĉi interrete)