Ludwig von Ficker
Ludwig von Ficker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ludwig von Ficker | |||||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1880 en Munkeno | ||||
Morto | 20-an de marto 1967 (86-jaraĝa) en Innsbruck | ||||
Tombo | Neuer Friedhof Mühlau (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Mühlau vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Julius von Ficker vd | ||||
Gefratoj | Rudolf von Ficker kaj Heinrich von Ficker vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | eldonisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludwig von Ficker (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1880 en München, mortinta la 20-an de marto 1967 en Innsbruck) estis aŭstra-germana verkisto, eldonisto kaj katolika eseisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tre ligite al la katolika kultura kaj spirita vivo li fondis en 1910 la komence ekspresionisme orientitan kulturfakgazeton Der Brenner en Innsbruck, kiun Karl Kraus nomis la ununura honesta magazino de Aŭstrio kaj Germanio. Tiu kritika organo iĝis la sontubo kaj atentigilo de la frua ekspresionimo en Aŭstrio. Tie aperis unuafoje skribitaĵoj i.a. de Theodor Däubler kaj Georg Trakl. Ficker ankaŭ proksime rilatis al Ludwig Wittgenstein kaj Rainer Maria Rilke. Ĉirkaŭ von Ficker kolektiĝis la t.n. Brenner-rodo, kies anoj strebis fari kulturreformojn laŭ kristanaj valoroj. De 1915-19 maleblis apero de la gazeto, ĉar Ficker en 1914/15 ege estis kritikinta la militon. Aperinte komence ĉiun duan monaton, poste unu fojon pojare la gazeto ekzistis ĝis 1954 (serio nr. 18).
Honoroj
[redakti | redakti fonton]En la 1959-a jaro Ficker ricevis la premion Großer Österreichischer Staatspreis kaj en 1966 la meritkrucon Österreichische Ehrenzeichen für Wissenschaft u. Kunst.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Studien über Karl Kraus, 1913
- Denkzettel und Danksagungen. Reden und Aufsätze, eldonite de F. Seyr, 1967
- Briefwechsel 1909-14, 4 volumoj, 1986-96
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Ludwig von Ficker en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Brenner-Archiv, inkluzive de la Trakl-poslasitaĵoj: Biografio kaj verkara listo