Junularoj Komunistaj Revoluciistaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Junularoj Komunistaj Revoluciistaj (aŭ Junularoj Komunistaj Revoluciaj) estas kontraŭkapitalista grupo en Francio, kiu devenas de la trockismo.

La nunaj Revoluciaj Komunistaj Junularoj konsistigas la junlaran organizon ligita al Ligo Komunista Revoluciista, kaj grupiganta ĉefe studentojn kaj liceanojn. Tiu organizo deklaras sin radikale malsama al la stalinistoj, kaj difinas sin jene:

La KRJ estas la junulara organizo de la Komunista Revolucia Ligo. Ni estas liceanoj, studentoj, junaj laboristoj, junaj senlaboruloj...

Ni batalas por socio senigita de ĉia ekspluatado kaj subpremado, por socio socialisma, memmastrumata, demokratia kaj plurisma. Nia celo estas la certigo por ĉiu pri la ebleco plene disvolvi sian personecon, la konstruo de kolektiva estonteco, la malebligo ke minoritato subigu la socion al siaj egoismaj interesoj. Cio tio havas nenian rilaton kun la stalinismo kiu kolaspsis en Orienta Eŭropo.

Ni estas revoluciaj ĉar tiu ĉi socio nur povas naskiĝi el radikala rompo kun la ekzistanta ordo. Ĉar ni havas nenion por esperi el sistemo kreanta milojn da senlaboruloj, da sencertaj laboruloj kaj da misloĝatoj en la riĉaj landoj, kiaj centojn da milionoj da malsatantoj en la sudo, el sistemo kiu minacas eĉ detrui la planedon mem. Fine, ĉar ĉiuj, kiuj pretendis reformi tiun ĉi sistemon, fiaskis, dum la krizo pligraviĝis kaj la rasismo kreskis...

Ni partoprenas ĉiujn batalojn kontraŭ la ŝovinismo kaj la rasismo, la faŝismo, la imperiismo, kontraŭ la religiaj antaŭjuĝoj, la virinspecifa subpremado, la virismo, kontraŭ la atakoj al samseksmuloj, kaj kontraŭ normigaj konceptoj pri sekseco.

Ni estas internaciistoj ĉar ni solidaras kun la popoloj de la tria mondo, ĉar ni batalas por novaj rilatoj inter la popoloj. Ĉar ni ne agnoskas la rajton de la grandaj potencoj decidi pri la sorto de la malriĉaj landoj, ĉar ni kontraŭbatalas la militismon de la potenculoj kvankam ni defendas la rajton je liberiĝo, se necese per armiloj, por la malpotenculoj.

Fine, ni opinias, ke por venki, ni devas unuece batali, demokrate organiziĝi kaj kalkuli nur kun niaj propraj fortoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logoo de la JKR