Juraj Mautner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroata esperantisto

Juraj MAUTNER (naskiĝis 1948 - mortis tragike la 4-an de majo 1977 en Zagreb, Kroatio) estis inĝeniero, unu el la plej elstaraj aktoroj de la konata Drama Sekcio de la Zagreba Studenta Esperanto-Klubo.

Dum la lastaj dek jaroj Mautner ofte prezentiĝis al la internacia publiko, i.a. en la kongresoj de IFEF, SAT, TEJO kaj UEA. Li ĉefrolis en Aŭtobiografio de B. Nušić, prezentita dum la 58-a UK 1973 en Beogrado.