Justine ou les Malheurs de la vertu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Justine ou les Malheurs de la vertu
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Markizo de Sade
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1791
Ĝenro novelo • erotika literaturo • gotika fikcio • erotikofikcio • rakontado
Loko de rakonto ParizoruroLiono
vdr

Justine ou les Malheurs de la vertu ("Justine aŭ la malbonsortoj de l' virto") estas la unua verko de la Markizo de Sade aperinta dum lia vivo, en 1791, unu jaron post kiam li estis liberigita de la Franca revolucio. La praversio de la romano estis verkita en 1787. En 1791 kaj 1797 respektive oni eldonis du aliajn versiojn. Ĝi estas unu el la plej gravaj kaj influaj verkoj de lia aŭtoro, kun La 120 tagoj de Sodomo kaj Filozofio buduare.