János Lenkey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Lenkey
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1807 (1807-09-07)
en Eger
Morto 7-an de februaro 1850 (1850-02-07) (42-jaraĝa)
en Arad
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Károly Lenkey
Okupo
Okupo soldato
vdr
Tombofosto de LENKEY en la Zichyújfalu, Hungario

LENKEY János [lenkei] estis hungara honvedgeneralo. Li naskiĝis en Eger la 7-an de septembro 1807 kaj mortis en Arado la 7-an de februaro 1850.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Lenkey estis kapitano de la husaroj Württemberg, kaj li gvidis sian kompanion hejmen al Hungario en oktobro 1848 el Galicio kaj li partoprenis en la liberecbatalo de 1848-1849. Li estis la komandanto de la husarregimento Hunyadi, poste de 15-an de marto 1849 generalo kaj komandanto de Komárom. Post la senarmiĝo ĉe Világos li estis unu el akuzitoj en la proceso de Arad, sed li freneziĝis en la prizono, tial oni ĉesis procedaron kontraŭ li. Li mortis en prizono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]