János Listi
Aspekto
János Listi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en Sibiu |
Morto | 5-an de marto 1577 en Prago |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo |
LISTI János (pro. listi) Liszt, Listhi, Listius estis hungara episkopo naskita en Sibio ? kaj mortinta en Prago la 5-an de marto 1577.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Listi servis ĝis 1552 en la kortego de reĝino Izabela (Hungario), pli poste li alvenis al kortego de arkiepiskopo de Esztergom, Miklós Oláh. En 1553 li iĝis sekretario de kortega kancelario de Vieno. En 1568 li iĝis episkopo de Veszprém kaj vickanceliero de Hungario, en 1573 episkopo de Győr kaj ĉefkanceliero.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Commentariolus de coronatione Maximiliani II. (Eldonis Bél Mátyás, Adparatus, Pozsony, 1735);
- Adnotationes. . . (eldonis Kovachich Márton György, Scriptores… minores. I. Buda, 1798).