János Mihalovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Mihalovits [jAnoŝ mihaloviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalovits János estis hungara inĝeniero, juristo, profesoro.

János Mihalovits [1] naskiĝis la 31-an de majo 1877 en Hungara reĝlando en Privigye (nuntempa Prievidza en Slovakio), li mortis la 3-an de januaro 1939 (en Budapeŝto? en Sopron?).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Mihalovits frekventis gimnaziojn en Nyitra kaj Sopron, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1901, fine inĝenieran diplomon en Altlernejo de Selmecbánya en 1906. Post siaj studoj li laboris en diversaj firmaoj en Aŭstrio-Hungario. En 1911 li ekinstruis en la menciita altlernejo. En 1919 li sekvis la translokitan altlernejon al Sopron, kie li estis rektoro en la studjaro 1923. En 1934 la altlernejo estis integrita al universitato, tial li aŭtomate havis la instruan titolon profesoro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Bányajogi jegyzet (1913) - studenta lernolibro
  • A Magyar erdészeti jog (La hungara juro pri la arbaroj), (1918–1919)
  • A négyszázharminc éves magyar bányatársládai intézmény eredete és fejlődésének írott emlékei 1854-ig (1925)
  • Az első bányatisztképző tanintézet alapítása Magyarországon (1935)
  • Die Entstehung der Bergakademie in Selmecbánya und ihre Geschichte bis 1846 (1936)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.