Saltu al enhavo

János Nyilasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Nyilasi [jAnoŝ njilaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyilasi János estis hungara kemiisto, profesoro.

János Nyilasi [1] naskiĝis la 11-an de majo 1922 en Szombathely. Li mortis la 16-an de decembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

János Nyilasi akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1945. Post siaj studoj li laboris en kemia instituto apud Gyula Gróh. Li doktoriĝis en la universitato en 1947, li kandidatiĝis en 1954. Li ne nur instruis en la universitato, sed ankaŭ li prelegis en "libera universitato", kie iu ajn rajtis aŭskulti lin. En 1965 li doktoriĝis el kemio antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li ricevis diversajn premiojn. Li okupiĝis ekzemple pri aminoacidoj, peptidoj, proteinoj, kemiaj kombinaĵoj de osmio.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A szervetlen kémia alapjai (1972)
  • Általános kémia (1975)
  • Molekulák (1978); en Esperanto aperis en 1984: Molekuloj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.