József Károly Hell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Károly Hell
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1713 (1713-05-15)
en Banská Štiavnica
Morto 11-an de marto 1789 (1789-03-11) (75-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo József Károly Hell
Familio
Patro Máté Kornél Hell
Frat(in)o Miksa Hell
Okupo
Okupo ministo • inventisto
vdr

József Károly HELL [jOĵef kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hell József Károly estis germandevena hungaria ministo, maŝininĝeniero, inventisto. Lia patro estis Máté Kornél Hell, lia frato estis Miksa Hell.

Memortabulo pri József Károly Hell

József Károly Hell [1] naskiĝis la 15-an de majo 1713 en Hungara reĝlando en Szélakna [sElakna], kiu tiam estis ekstera parto de Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 11-an de marto 1789 en Selmecbánya.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Károly Hell lernis ĉefe de sia patro, krome li studis en minkapitano-instrua instituto (anstataŭlo de minakademio) en sia naskiĝurbo de Sámuel Mikoviny (1735). Li iĝis ĉefinĝeniero de la hungaraj minurboj en Supra Hungarujo. Lia unua invento aperis jam en 1738, poste pli gravaj laŭvice. Lia unua maŝino povis pumpi akvon supren de profundo de 212 metrojn. Li okupiĝis ankaŭ pri milittekniko.

Elektitaj inventoj[redakti | redakti fonton]

  • Baskula pumpilo (1738).
  • Hidraŭlika pumpilo (1749); en 1768 jam 11 pumpilo funkciis en Selmecbánya, la lasta funkciis eĉ en 1865.
  • machina hydraulica pneumatica pneŭmatika pumpilo 1753 funkciis en profundo 330 m.
  • maŝino por ŝanĝi la aeron en la minejo 1756
  • pistomaŝino 1766 uzata ĝis apero de vapormaŝinoj

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Berechnung der Luftmaschine… (1771)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]