József Pál Király

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Pál Király [jOĵef kirAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Király József Pál estis hungara pedagogo. Lia plej signifa filo estis Ernő Király (instruisto).

József Pál Király [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1810 en Nyíregyháza, li mortis la 26-an de aprilo 1887 en Hungara reĝlando en Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Pál Király lernis en sia naskiĝurbo, Eperjes, Pozsony kaj Vieno. En la lasta urbo li interrompis la teologion kaj li vojaĝis al diversaj landoj de Eŭropo. Post siaj studoj li estis familia edukisto 8 jarojn. En 1842 li ekinstruis en liceo de Selmecbánya. Post jaroj li estis liceestro, sed li estis ankaŭ privata profesoro en Akademio de Selmec. En 1845 li edziĝis, baldaŭ li havis 6 gefilojn. En 1853 li estis nomumita gimnaziestro en Sopron. Inter 1856-1858 li vojaĝis en Eŭropo, kie li kolektis monon por estonta lernejo por instruistoj. Li meritis la titolon "almozpetulo de la nacio". En 1858 la menciita lernejo ekfunkciis, en la sekva jaro li estis ties direktoro. En 1883 li pensiuliĝis, samtempe li ricevis reĝan premion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Epigrammata nova (1843)
  • Erinnerungen (1866)
  • Szózat a magyarhoni szabadkőművesek nagypáholyához (1877)
  • Visszhangok (1886) - membiografio (restis en manuskripto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]