József Pálfy (prezentisto)
József Pálfy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de majo 1922 en Debrecen |
Morto | 17-an de julio 2001 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1946) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
József Pálfy [jOĵef pAlfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálfy József estis hungara prezentisto, ĵurnalisto. Lia parenco estis István Pálffy (prezentisto).
József Pálfy[1] naskiĝis la 30-an de majo 1922 en Debrecen, li mortis la 17-an de julio 2001 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Pálfy akiris diplomon en Scienca Universitato de Debrecen en 1946. Dum la studentaj jaroj ekde 1940 li estis ankaŭ ĵurnalisto en la loka gazeto. Li estis fondinta membro de loka humurista grupo. Li edziĝis en 1954, lia edzino naskis filojn en 1955 kaj 1962. Inter 1956–1961 li estis korespondanto de la hungara novaĵagentejo en Parizo, poste li estis redaktoro en pluraj gazetoj en Budapeŝto. Inter 1969 kaj 1988 li estis prezentisto de la Hungara Televizio. Li ricevis premiojn en 1964 kaj 1999.
Liaj elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Algéria (1962)
- A Magyar Népköztársaság külpolitikájáról (1967)
- A mai Magyarország (1974)
- Füle a falnak (1986)
- A "keményfejű" bajor, Franz Josef Strauss (1990)
Lia scenarlibro
[redakti | redakti fonton]- A három Pestőr (1984)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- [1]
- [2]