József Szvorényi
József Szvorényi | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Romvay |
Naskiĝo | 5-an de julio 1816 en Sáta |
Morto | 11-an de decembro 1892 (76-jaraĝa) en Eger |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • literaturhistoriisto • katolika sacerdoto • filologo • pedagogo |
József Szvorényi [jOĵef svorEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szvorényi József estis hungara pastro, monaĥo, prioro, instruisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1846).
József Szvorényi [1] naskiĝis la 5-an de julio 1816 en Sáta. Li mortis la 11-an de decembro 1892 en Eger.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Szvorényi frekventis mezlernejon en Eger, poste li lernis teologion en la sama urbo. En 1838 li aliĝis al la cistercianoj. En la sekva jaro li ekinstruis en Székesfehérvár, poste en Eger. Li pastriĝis en 1840. En 1854 li translokiĝis al Pest (urbo) kaj li okupiĝis pri hungara-germana vortaro. Post 2 jaroj li denove instruis en Eger, kie en 1866 li estis nomita direktoro kaj ankaŭ prioro. Li ricevis premion en 1886.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Magyar ékes szókötés (1846) - premiita verko
- Az ó-classica literatura főbb pontjai (1851)
- Kisebb magyar nyelvtan (Hungara gramatiketo), (1865)
- A magyar irodalmi tanulmányok kézikönyve (Manlibro pri la hungaraj literaturaj studoj), (1868, 1876)
- Elméleti és gyakorlati nyelvkönyv (1871)
- Gyakorlati tanácsok a házi és nyilvános nevelés körében (1890)