Kálmán F. Rácz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

F. RÁCZ Kálmán (esto:) estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Lugos la 1-an de septembro 1910 kaj mortinta en Budapeŝto la 12-an de februaro 1980.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kálmán F. Rácz la mezlernejon finis en Debreceno. Je la komenco de la 30-aj jaroj li vivis en Vieno, poste en Parizo, kie en Sorbonne li studis lingvistikon kaj literaturhistorion. Liaj unuaj verkoj aperis en la gazeto Népszava. Inter 1938 kaj 1944 li estis kunlaboranto de la gazetoj Újság, post 1945 Szabadság. Post la milito li publikis en Népszava, Híd, poste en Fórum, Csillag kaj Kortárs. En 1949-50 li estis sekretario de la Verkistasocio, inter 1952-57 sekciestro de Népművelési Intézet (Instituto pri Popolkultivado). De 1964 li estis literatura redaktoro de la Központi Sajtószolgálat (Centra Presarservo). Kiel tradukisto li hungarigis precipe la verkojn de francaj verkistoj (Zola, Sartre kaj aliaj; li verkis dramon laŭ la romano Eugénie Grandet de Balzac).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Köd a Szajnán (romano, Bp., 1941);
  • Barátom, Bögölye (r., Bp., 1943);
  • Szent Mihály útja (r., Bp., 1947);
  • Lázadók (r., Bp., 1948);
  • Barátok és ellenségek (r., Bp., 1950);
  • Férfihűség (r., Bp., 1956);
  • Csak Párizsban történhetett (rakontoj, Bp., 1958);
  • Utolsó alkalom (r., Bp., 1959);
  • Éjszakai vallomás (r., Bp., 1960);
  • Időhúzás (etromano, Bp., 1976);
  • Eszter mosolya (rakontoj, Bp., 1979).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon