Kálmán Reichenhaller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Reichenhaller
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1852 (1852-03-16)
en Peŝto
Morto 16-an de aprilo 1919 (1919-04-16) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiisto • mineralogo • edukisto
vdr

Kálmán Reichenhaller [rejĥenhaler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reichenhaller Kálmán estis hungara kemiisto, instruisto, profesoro.

Kálmán Reichenhaller [1] naskiĝis la 16-an de marto 1852 en Pest (urbo), li mortis la 16-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Reichenhaller frekventis mezlernejojn en Vác kaj Sopron, inter 1868-1872 li studis en agrikulturaj akademioj en Keszthely kaj Magyaróvár, poste en Mineja Akademio de Selmec. Li akiris diplomojn kaj pri agrikulturo kaj pri minado. Post siaj studoj li estis asistanto du jarojn en Akademio de Selmec apud István Schenek. Inter 1874 kaj 1877 li studvojaĝis al Heidelberg (tie li estis asistanto de Robert Bunsen), Hohenheim kaj Munkeno helpe de stipendio. Li doktoriĝis el kemio en 1876 en Heidelberg, post 2 jaroj en Budapeŝto. Li komencis instrui en Arad kaj li instalis kemian laboratorion, poste li faris ambaŭ agojn en Budapeŝto. Ekde 1884 li gvidis la tutlandan policistan kemian laboratorion. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A műszaki vegytan egyes fejezetei (1887)
  • Szeszgyártás és eczetgyártás (1890)
  • Mineralogia és kémia főgymnasiumok számára (1903, 1906) - lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.