Károly Bognár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Bognár
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1925 (1925-08-21)
en Székesfehérvár
Morto 27-an de julio 2008 (2008-07-27) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Károly Bognár [kAroj bognAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Károly estis hungara bestokuracisto, virusologo.

Károly Bognár[1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1925 en Székesfehérvár, li mortis la 17-an de julio 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Bognár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste li studis en veterinara fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József, sed interrompis la milito. Li estis soldato, poste militkaptito. Li povis hejmenveni el Sovetunio en 1947, poste li akiris diplomojn jam en Agrikultura Universitato de Gödöllő bestokuracistan en 1951, virologian en la sekva jaro. Ekde 1951 li laboris en instituto, fine li estis institutestro inter 1980–1988. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1957, li kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li partoprenis en fondo de instituto en Kubo (1965, 1973). Lia ĉefa laboro estis krei vakcinojn kontraŭ bestaj malsanoj. Li ricevis premiojn en 1967 kaj 1997. Lia edzino naskis filojn en 1954 kaj 1958. Li mortis en Budapeŝto, sed li estis entombigita en sia naskiĝurbo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Veszettség elleni vakcina vizsgálata fehér egéren (1955)
  • A mallein hatékonysági vizsgálata szerológiai próbák segítségével (1957)
  • Immunizálási kísérletek a szarvasmarha vírusos hasmenése ellen. I–II. (kunaŭtoro, 1967, angle 1968)
  • Foetal Active Immunization of Calves Following Inoculation of the Dam with a Bovine Viral Diarrhoea Vaccine (1973)
  • A szarvasmarha vírusos hasmenése elleni aktív és passzív immunitás (disertaĵo, 1977)
  • Az afrikai sertéspestis (kunaŭtoro, 1979).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.