Károly Császár (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Császár
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1842 (1842-01-20)
en Peŝto
Morto 30-an de aprilo 1891 (1891-04-30) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Elemér Császár • Ernő Császár
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Károly Császár [kAroj ĉAsAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Császár Károly estis hungara instruisto, matematikisto, monaĥo.

Károly Császár [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1842 en Pest (urbo). Li mortis la 30-an de aprilo 1891 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Császár frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, eĉ li aliĝis al la piaristoj. Post la abituriento en 1862 li instruis en diversaj urboj de Hungara reĝlando, poste jam en la ĉefurbo Budapeŝto, kie en 1866 li faris matematikan ekzamenon. En 1869 li estis lernejestro en Kolozsvár, kie li forlasis la ordenon, eĉ li iĝis kalvinano. En 1871 li revenis al Budapeŝto por instrui, sed ekde 1882 li estis konsilisto de asekura kompanio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Betűszámtan (1867, 1875, 1880) – matematika lernolibro por mezlernejanoj
  • Számtan (1874, 1877, 1880, 1885, 1886, 1890) – matematika lernolibro por mezlernejanoj
  • A méteri mértékek és súlyok atlasza (1875, ankaŭ germane)
  • Szerkesztő planimetria a középiskolák számára 188 ábrával (1880, 1882, 1890)
  • Az egységes középiskola szervezete (Organizaĵo de la unueca mezlernejo), (1891)

Fontoj[redakti | redakti fonton]