Károly Dobozy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Dobozy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1817 (1817-04-22)
en Prešov
Morto 19-an de februaro 1860 (1860-02-19) (42-jaraĝa)
en Makó
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigentokomponistoviolonisto
vdr

Károly Dobozy [kAroj dobozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobozy Károly estis hungara komponisto, violonisto, dirigento. Lia nobela antaŭnomo estis kisszánthói.

Károly Dobozy [1] naskiĝis la 22-an de aprilo 1817 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 19-an de februaro 1860 en Makó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Dobozy frekventis kalvinanan kolegion en Debrecen, poste ekde 1834 li plulernis en universitato en Pest (urbo), dume li lernis muzikon private. Post lernado li instalis ciganan muzikan grupon en Debrecen. En 1844 li vojaĝis kun la muzikistoj al Vieno, Prago, Berlino, Amsterdamo, Parizo, ktp, kie ili havis sukcesojn. Li konatiĝis ankaŭ kun Ferenc Liszt. Post 3 jaroj ili hejmenvenis, poste ili rondvojaĝis enlande. Dume liaj heredintaj bienoj bankrotiĝis. li vivis plu preskaŭ malriĉe.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj komponaĵoj ekde 1838, parte neeldonitaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]