Károly Faludi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Faludi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1872 (1872-02-11)
en Arad
Morto 10-an de februaro 1974 (1974-02-10) (101-jaraĝa)
en Arad
Ŝtataneco HungarioRumanio
Familio
Infano László Faludy
Okupo
Okupo aktoropilotopupteatristo • operetkantisto
vdr

FALUDI Károly estis hungara aktoro, amatora aviadil-projektisto naskita en Arado la 11-an de februaro 1872 kaj mortinta en Arado la 10-an de februaro 1974.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Károly Faludi debutis kiel aktoro en 1891 en Hőköm Színház de Budapeŝto. Post du jaroj li dungiĝis al Peĉo, poste li iĝis kantista aktoro en Arado. En 1908 li komencis labori por konstrui aerveturilon. Li konstruis plurajn aviadilojn kaj popularigis la aviatikon. En 1914 li dungiĝis al la Népopera de Budapeŝto, de kie li pensiuliĝis (1925). En 1948 li helpis la amatorajn teatraĵojn kaj turneis kun sia hungarlingva pupteatra grupo en Transilvanio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon