Károly Ferenczy (dentkuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Ferenczy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1901 (1901-10-14)
en Szeged
Morto 3-an de oktobro 1972 (1972-10-03) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracistodentisto • radiologo
TTT
Retejo http://drferenczykaroly.info
vdr

Károly Ferenczy [kAroj ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy Károly estis hungara dentkuracisto, radiologo, profesoro.

Memortabulo pri Károly Ferenczy

Károly Ferenczy [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1901 en Szeged. Li mortis la 3-an de oktobro 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Ferenczy frekventis bazlernejon en Füzesabony, katolikan gimnazion en Eger, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1924. Post la diplomo li ricevis stipendion por 2 jaroj, tial li esploris en Vieno. En Hungario li estis la unua, kiu establis rentgenilon por dentaj problemoj, eĉ li inventis ilon, kiu signife helpis la diagnozon dum rentgena ekzameno. En 1944 li ekinstruis en universitato. Post jaroj li ricevis la rangon docento, sed en la frua socialismo li estis iomete neglektita. En 1968 li ricevis memormedalon. Li havis edzinon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Filmrögzítő intraorális röntgenfelvételekhez (1932)
  • Pillanatröntgenfelvétekek gyökérkezelés közben (1942)
  • A gyermek röntgenvizsgálata. Gyermekfogászat, fogszabályozás, iskolafogászat (1954)
  • Fogorvosi asszisztensnők tankönyve. Fogászati röntgen. (1959)
  • Fogászati röntgenológia (1967) - studenta lernolibro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]