Károly Orzovenszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Orzovenszky
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1815 (1815-04-28)
en Paks
Morto 12-an de julio 1876 (1876-07-12) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo Károly Orzovenszky
Familio
Edz(in)o Friderika Lieder
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo
vdr

Károly Orzovenszky [kAroj orzovenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orzovenszky Károly estis hungara kuracisto, kirurgo, balneologo.

Memortabulo pri Károly Orzovenszky

Károly Orzovenszky [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1815 en Paks. Li mortis la 12-an de julio 1876 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Orzovenszky akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1840. Dum Hungara revolucio de 1848 li estis kuracisto-majoro apud Artúr Görgey. Post falo de la liberecbatalo li estis arestita, sed li ricevis amnestion en 1850. Ĝis 1853 li kuracadis en Pest (urbo), poste li estis nomumita balneologa kuracisto en Balatonfüred. Li enkondukis novan metodon por kuracadi per ŝlimo el Balatono.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Emetica respectu therapeutico (1840)
  • Balaton-Füred és gyógyhatása. A helyi viszonyok, a fürdő története, és a gyógyeljárás ismertetése. (1863, 1871; germane: 1863, 1866)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 memortabuloj kaj strato en Balatonfüred

Fontoj[redakti | redakti fonton]