Károly Ráth (urbestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Ráth
Károly Ráth en 1897
Károly Ráth en 1897
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1821 (1821-02-20)
en Buda
Morto 30-an de julio 1897 (1897-07-30) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Péter Ráth
Okupo
Okupo urbestroadvokato
vdr

Károly Ráth [kAroj rAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráth Károly estis hungara advokato, la unua urbestro de Budapeŝto.

Károly Ráth en 1873

Károly Ráth[1] naskiĝis la 20-an de februaro 1821 en Buda, li mortis la 30-an de julio 1897 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Ráth akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1841, poste li estis notario en juĝejo. Li akiris duspecajn advokatajn diplomojn en 1842 kaj 1843, poste li malfermis advokatan atelieron. Li apogis la hungaran revolucion en 1848, sed poste li ne estis kondamnita. En 1862 li studvojaĝis en Anglio. En tiu jardeko li havis plurajn jurajn kaj ŝtatajn postenojn, ekde 1871 li estis senatano. Depost fondo de Budaperŝto li estis urbestro ĝis sia morto. Li ricevis reĝan premion en 1871. Lia edzino naskis 6 gefilojn (li vidviĝis en 1890).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]