Károly Várszegi
Károly Várszegi | |
---|---|
Károly Várszegi laboras | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1943 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de marto 1999 (56-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • ĉefkameraisto |
Károly Várszegi [kAroj vArsegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várszegi Károly estis hungara kameraisto.
Károly Várszegi[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1943 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de marto 1999 (laŭ WikiData la mortotago estas la 26-a).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Várszegi post lernado eklaboris en Hungara Televizio en 1963, kie li estis aktiva ĝis sia morto. Komence li helpis la kameraiston, en 1967 li estis levita kameraisto. En 1980 li akiris diplomon en hu:Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem pri komunisma ideologio. Li konstante faris dokumentajn filmojn por la televido, tial li ofte vojaĝis al eksterlando. Kelkfoje li ankaŭ reĝisoris. Li ricevis kelkajn premiojn.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Harcok a magányos cédrus országában (1975)
- Emlékül Évának (1988)
Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Alkohol (1966)
- Keressük Petőfit (serio, 1972)
- Orvosok az atomháború ellen (1988)