Køge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Køge
Map DK Køge.PNG
Bazaj informoj
ŝtato: Flago-de-Danio.svg Danio
regiono: Sjælland
nombro de loĝantoj: 56.637 (la 1-an de januaro 2008)
areo: 255,47 km²

La komunumo Køge en Danio en sia nuna formo ekestis komence de la jaro 2007 kadre de administra reformo de la lando, per unuigo de la ĝistiamaj komunumoj Køge kaj Skovbo. La 1-an de januaro 2008 la komunumo havis 56.637 loĝantojn. La komunuma teritorio situas sur la insulo Sjælland kaj estas parto de la – ankaŭ dum 2007 nove kreita – samnoma administra regiono Sjælland. Ĝi situas ĉe la golfeto de Køge borde de la Balta Maro, iom sude de la same ĉe-golfeta najbara komunumo Solrød. Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Køge.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]