Kőröshegy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kőröshegy
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8617
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 393  (2023) [+]
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 50′ N, 17° 54′ O (mapo)46.83333055555617.9Koordinatoj: 46° 50′ N, 17° 54′ O (mapo) [+]
Areo 21,39 km² (2 139 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Kőröshegy (Hungario)
Kőröshegy (Hungario)
DEC
Kőröshegy
Kőröshegy
Situo de Kőröshegy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kőröshegy [+]
vdr

Kőröshegy [koroshedj] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio en departemento Somogy, en Distrikto Siófok proksime al Balatono.

Panoramo de Kőröshegy

Historio[redakti | redakti fonton]

Kőröshegy estis logata jam en la praepoko. Poste ankaŭ la romianoj okupis la teritorion kaj ĝi formis parton de la provinco Panonio.

Antaŭ la hungaroj logis ci tie diversaj popoloj el inter kiuj plej signifaj estis la avaroj.

Dokumentoj mencias la unuan fojon en 1082 la vilagon. En la mezepoko tio estis signifa loko kun rajto aranĝi merkatojn. Poste ĝi igis kamparurbeto kaj la landjugisto, István Báthori konstruigis la ankaŭ nuntempe faman gotikan katolikan preĝejon kun la franciskana klostro. Inter la posedantoj de la vilago estis ankaŭ la benedikta

En la turka epoko la turkoj okupis kaj igis gin provinca centro, kie oni trejnis ec dervisojn. Post la reokupo gi igis posedajo de la fama familio Széchenyi. Ili rekonstruigis la pregejon kaj la vilago reprenis sian florepokon. Signas tion ankaŭ la fakto, ke en 1617 krom la reformacia lernejo ankaŭ la katolika religio ekhavis sian propran lernejon. Ankaŭ la abatejo de Tihany havis posedaĵojn en Kőröshegy kaj dum longa periodo ankaŭ la vitistoj devenis de ĉi tie. Dum la jarcentoj Kőröshegy iĝis fama vinprodukta loko. Danke al sia centra situo komencis ekflori ankaŭ la industrio kaj la komercado.

En la dua parto de la 19-a jarcento ekaperis la burĝa socitavolo, diversaj mastroj komencis agadi en la vilago kaj evoluigis la komerco. Ekfunkciis akvomuelejoj, kalkfornoj, buĉejoj, alkoholfarejoj, barelistoj, ĉarfaristoj, ktp. Formiĝis civilaj societoj, asocioj, kluboj. Ĉi-tempe loĝis ĉi tie la fama heroo de la revolucio de 1848, Gaál György reformacia pastro.

En la 20-a jarcento daŭris la kultura kaj administracia evoluo de la vilaĝo. Inter la du mondmilitoj konstruiĝis la ankaŭ nuntempe funkciantaj lernejoj. Evoluis ankaŭ la kultura vivo pere de memklerigaj rondoj, biblioteko, aktora trupo, koruso, asocio de fajrobrigado kaj pafistoj, reformaciaj kaj katolikaj junularaj rondoj. Rilate la sanitaran servon, la vilaĝo havis plurajn kuracistojn kaj dentokuraciston. La fama ĉasisto kaj verkisto, Széchényi Zsigmond renovigis la kastelon konstruitan en la 1700-aj jaroj kaj translokiĝis en la vilaĝon, ĉi tie pafis li la cervon, kiu por li estis la 100-a kaj ricevis oran medalon pro tio, kaj de ĉi tie li ekiris al la famaj afrikaj ĉasadoj, post kiuj li revenis ciam en la vilaĝon. En pluraj siaj libroj li volonte rememoras tiujn 10 jarojn, kiujn li pasigis en Kőröshegy.

Post la dua mondmilito pro la agrokooperativoj iom post iom malaperis la kamparanaro kaj oni kultivis la kamparon kiel agro-laboristoj. Bonŝance la vitkultivado kaj vinproduktado estis en propra posedaĵo, kiun la filoj transprenadis de la patroj, kaj pro tio ili ankaŭ nuntempe bone funkcias. Dum la socialismo Kőröshegy por iom da tempo kapablis konservi siajn agrikulturajn kaj administraciajn avantaĝojn, sed finfine ĝi perdis ilin en la 1970-aj jaroj. Pli kaj pli fortiĝis Balatonföldvár, kiu apartenis sub la administracion de Kőröshegy, kaj per ĝia rapida evoluo ĝi transprenis la gvidan rolon. Kőröshegy nur en 1990 povis reiĝi memstara vilaĝo kun propra konsilio. Ekde tiam gi dinamike progresas. En la vilago reaperis la kultura kaj agrikultura vivo, konstruiĝis kulturdomo, biblioteko, sporthalo, kaj la vilaĝo iĝas ĉiam pli bela.

Vidindaĵoj de Kőröshegy[redakti | redakti fonton]

Romkatolika preĝejo:

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo Sankta Kruco (Kőröshegy).

Ŝtatjuĝisto, István Báthory konstruigis ĝin en la dua duono de la XV-a jarcento. Kiel memstara paroko, ĝi funkcias ekde 1759. Laŭ propraj planoj de la orgenisto Endre Kovács en 1970 oni renovigis la pasintjarcentfinan orgenon, kio ebligis organizi la landfamajn somerajn koncertojn "Musica Antigua Hungarica" kaj "Cantus Pannonicus".

Kalvinana preĝejo

Ĝi konstruiĝis komence de la XVII-a jarcento. En 1619 ĝi jam havis pastron kaj rektoron. La plimulto de la vilaĝa loĝantaro estis kalvinano. La turkoj forlasinte la teritorion, detruis kaj bruligis la vilaĝon kaj la preĝejon. La nuntempan preĝejon oni komencis konstrui printempe en 1813 kaj finis ĝin en aŭgusto de 1818. Ĝia renovigo okazis en 1987.

Kastelo Széchenyi

Kastelo Széchenyi

ĝin konstruigis György Széchenyi, la ĉefkapitano de la limfortikaĵoj de Egervár kaj Pölöske ĉirkaŭ la jaro 1680. Tiam la konstruaĵo estis nur teretaĝa. La nuntempa, unuetaĝa, malfrubaroka kastelo konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 1780, uzante verŝajne aŭ la bazon aŭ la lokon de la antaŭa konstruaĵo. Laŭ la elstara ĉasisto, Zsigmond Széchenyi: "... Ĝi konstruiĝis laŭ la laŭplaĉe simplaj linioj de la stilo "directoire", kiu portas la nomon de la franca direktorio.

Viadukto

La viadukto

Ĝi estis finkonstruita en 2007.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • en Kőröshegy naskiĝis Sándor Kozma, la unua ĉefprokuroro, fondinto de la Hungara Reĝa Prokurorejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.