János Kiss (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KISS János)

János KISS [jAnoŝ kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss János, 1857–1930, estis hungara pastro, esperantisto, universitata profesoro pri kristana filozofio, papa prelato, titulara abato, fondinta membro de Societo Dugonics. Eminentulo en lia fako, li estis fervora esperantisto. En 1913 li parolis por Esperanto dum la internacia kongreso de la libroeldonistoj. Li verkis ankaŭ artikolojn.

János Kiss naskiĝis la 21-an de novembro 1857 en Szeged en tiama Aŭstra imperio. Li mortis la 13-an de aŭgusto 1930 en Spa, Belgio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kiss frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Temeŝvaro, poste li lernis teologion en Temeŝvaro kaj Budapeŝto. Li pastriĝis en 1880 lia unua laborloko estis en Magyarpécska. En 1882 li estis inspektoro kaj instruisto en Csanád, dume en 1883 li doktoriĝis el teologio. En 1886 li gvidis eklezian presejon unu jaron, poste li ricevis diversajn taskojn, li ofte partoprenis en kongresoj kaj li redaktis katolikajn revuojn. En 1890 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, en la sekva jaro li ricevis la rangon privata profesoro, en 1898 eksterordinara profesoro, en 1904 publika ordinara profesoro.

Li dufoje estis dekano, poste en 1912 rektoro, pli frue en 1894 li ricevis la rangon papa ĉambelano. En 1912 li estis nomumita papa prelato, en la sekva jaro titulara abato. Li estis elektita grava postenulo en Hungarlanda Esperanto-Societo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • S. Alphonsi Systema Morale (1882)
  • De quantite infinita (1891, ankaŭ hispane)
  • Dicsérjétek az Urat (1903) - preĝlibro
  • A bölcselettud. jelentősége (1912)
  • Imádkozzunk. Imádságos és énekeskv. kat. hívők számára (1917, 1924) - preĝlibro
  • A Sztszék és Olaszo. kiegyezése 1929. febr. 11-én. Szerződés (Trattato) és megegyezés (Concordato) (1929) - tradukaĵo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.