Kaŝfuĝanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaŝfuĝanto estas speciala hungara nocio, kio rilatas al ekssoldatoj, kiuj post perditaj liberecbataloj ne atendis, ke la malamiko ekzekutu, malliberigu aŭ soldatigu ilin en la malamikan armeon por pluraj jardekoj, sed ili kaŝe fuĝis. Tio signifis ofte la fuĝon al eksterlando, kio estas memvola ekzilo. Oni aplikas la nocion vaste, ekzemple en popolkanto: „kaŝfuĝas la orfa birdo, ĝi flugas de branĉo al branĉo, mi same orfa, mi kaŝfuĝas kompatinda”. Oni uzas la nocion nur en pozitiva senco: por vagabondoj, senhejmuloj ĝi ne aplikeblas. Krom Esperanto ne estas alia lingvo, kiu adekvate povus redoni ĝian sencon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]