Kaĉava montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kaczawskie-Montetaro)
Kaczawskie Montetaro. Vidaĵo el monto Ostrzyca al vilaĝo Bełczyna.
Kaczawskie Montetaro. Monto Ostrzyca.
Kaczawskie Montetaro. Monto Wielisławka. Wielisławskie Orgeno.

Kaĉava montetaro (pole Pogórze Kaczawskie, [elparolu poguĵe kaĉavskie], estas montetaro en Pollando kaj estas plej norda parto de Sudetaj montaroj. Ĝi estas malkrute pera tereno inter Kaczawskie-Montaro kaj orienta parto de “SileziaLuzacia Malaltaĵo”.
Ĝi situas sur tereno de 770 km2, okcidente limigita de la rivero Bóbr, la norda kaj nord-orienta limo estas konvencia kaj tio estas stratumo de 200–250 metroj (super la mara nivelo). Oriente estas limigita pere de la rivero Nysa Szalona kaj sude atingas 400 metrojn da alteco de Kaczawskie-Montaro. Plej grava rivero de ĉi-tiu regiono estas Kaczawa. Ĝi dividas la montetaron je du partojn: okcidentan kaj orientan.
Norda parto de la “Kaczawskie-Montetaro” estas strukturata de metamorfaj rokoj, kiuj devenas de malfrua paleozoiko (de malfrua kambrio al kambrio): ardezoj, porfiroidoj kaj aliaj. En suda parto de la regiono estas kavaĵo inter pli maljunaj fragmentoj de terkrusto, en kiu troviĝas sedimentaj rokoj: grejsoj, kalkŝtonoj, marnoj, gipsoŝtonoj, anhidritoj kaj vulkanaj rokoj: porfiroj kaj tofoj. En kelkaj lokoj pli maljunaj rokoj traiĝas terciaraj bazaltoj. Pli maljuna bazo estas kovrata pere de plejstocenaj sedimentoj: argiloj, sabloj kaj loesoj, kaj ankaŭ holocenaj sabloj, gruzoj kaj aliaj.
Kaczawskie-Montetaro estas tre loĝdensa kaj pro tio estas plejparte destinita al agrikulturo. Nur orienta parto estas dense arbara.


Sudetoj en Pollando. Parto 332.27 – Kaczawskie Montetaro, 332.35 – Kaczawskie Montaro.



Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]