Kakasd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝdomo de Kakasd
Panoramo de Kakasd

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kakasd (kakaŝd), germane Kockrsch estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád. Kakas signifas: koko.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs ĝuste inter Szekszárd kaj Bonyhád.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kakasd estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1436. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj kaj hungaroj refondis ĝin. Iama vilaĝo Belac kuniĝis kun Kakasd. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio, alvenis deportitaj hungaroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]