Kalaharia najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalaharia najtingalo
Kalaharia najtingalo
Kalaharia najtingalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercotrichas
Specio: C. paena'
Cercotrichas paena
(Smith, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kalaharia najtingalo (Erythropygia paenaCercotrichas quadrivirgata) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro kiu foje oni konsideras kiel membro de la genro Erythropygia kaj foje de Cercotrichas kiuj estas helbrunaj birdoj kun helaj kaj malhelaj strioj en vizaĝo.

Plenkreskulo de tiu specio estas ĝenerale grizbruna, pli griza en kapo, pli helbruna en dorso kaj ruĝecbruna en pugo kaj vosto kiu havas nigrajn bordojn. La subaj partoj estas helgrizecaj kaj iom sablokoloraj aŭ tre helbrnaj en flankoj. Kiel multaj specioj de tiu genro, ankaŭ tiu specio montras rimarkindan vizaĝan bildon kun malhelgriza (preskaŭ nigreca) traokula strio kaj super ĝi tre elstara blanka superokula strio, pli larĝa ol ĉe aliaj samgenranoj, kaj ne tiom markata blanka subokula makuleto. La okuloj kaj la beko estas nigraj, tiu iom subenkurbita en supra makzelo. La flugiloj havas nigrajn partojn. La ventro estas blankeca. Kruroj kaj piedoj estas grizecaj.

Ĝi troviĝas en Suda Afriko nome en suda Angolo, Bocvano, Namibio, norda Sudafriko kaj Zimbabvo, kie ĝi loĝas en arbustaro kun malaltaj arboj kaj arbustoj, en la bordoj de arbaroj kaj en savano. Ili loĝas ankaŭ ĉe homoj inlude malnovajn kampojn kaj ĝardenojn. Tiu specio estas komuna kaj ne konsiderata minacata de homa aktivado.

La Kalaharia najtingalo estas sezona reproduktanto, je sezono el aŭgusto al februaro, kaj ĉefe dum novembro, pinto de la humida sezono.[1] Tiu specio estas monogama kaj teritoria, kun teritorio de 0.7 - 4.3 ha. Inoj estas respondecaj pri la konstruado de la nesto, kiu estas tekstita de arbusteroj kaj herberoj kaj lokita en malaltaj dornaj arbustoj. La nestokonstruado daŭras ĉirkaŭ 5 tagoj. La averaĝa ovodemetado estas de ĉirkaŭ 2 ovoj, kvankam la ovodemetadoj estas pli grandaj malfrue en la sezono. Nur la ino kovas la ovojn, la masklo defendas la neston, agreseme atakante entrudulojn kaj avertante kiam eventualaj predantoj alproksimiĝas. La kovado daŭras ĉirkaŭ 12 tagoj. Post eloviĝo la ino forigas la ovoŝelojn el la nesto kaj forĵetas ilin malproksimen por kaŝi la neston el eventualaj predantoj. Post eloviĝo la ino kovas la idojn dum 3-7 tagoj. Ambaŭ gepatroj helpas en manĝigado de la idoj kaj forigo de la fekaĵoj. La idoj estas malfrukapablaj kaj elnestiĝo okazas post 12 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Engelbrecht, G. Derek (2008). “Breeding biology of the Kalahari Scrub-Robin (Cercotrichas paena) (Muscicapidae)”, Emu 108 (4), p. 293–300. COI:10.1071/MU07078.