Kalcitonino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildigo de la molekula strukturo de kalcitonino el salmo

Kalcitonino estas peptida hormono, konsistanta el 32 aminoacidoj. Ĝi en mamuloj inkluzive de la homoj kreiĝas en la tiroida glando en la kola regiono de la korpo. En aliaj vertebruloj la hormono produktiĝas en malgranda glando nomata ultimobranka glandokorpo (latine glandula ultimobranchialis) same en la kola regiono de la korpo.

Precipa funkcio de la hormono estas malaltigi la koncentraĵon de kalcio en la sango. Ekzakte la kontraŭan efikon en la korpo de birdoj kaj mamuloj inkluzive kompreneble de homoj havas la hormono parathormono - la du hormonoj en tiuj grupoj de vertebruloj do kune reguligas la kalcian metabolismon.