Kaliĥtiedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaliĥtiedoj, Callichthyidae, estas familio de katfiŝoj (ordo Siluroformaj), nomitaj kiraskatfiŝoj pro la du strioj de ostaj platoj (aŭ ŝildoj) laŭlonge de siaj korpoj. Ĝi enhavas kelkajn el la plej popularaj nesalakvaj akvariaj fiŝoj, kiel multaj specioj de la genro Corydoras.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio derivigas sian nomon el la grekaj vortoj kallis (bela) kaj iĥtis (fiŝo).[1] Kaliĥtiedoj estas unu el la ses familioj en la superfamilio Loricarioidea, kaj estas frata de klado formita de Skoloplacedoj, Astroblepedoj, kaj Lorikariedoj.[2] Ene de la familio Kaliĥtiedoj, la du subfamilioj havas ok genrojn kaj ĉirkaŭ 177 speciojn,[3] enkalkulante ĉirkaŭ 7% el ĉiuj katfiŝoj. Plej el tiuj specioj estas en la genro Corydoras, nome la plej granda katfiŝa genro.[2]

La subfamilio Koridoradenoj enhavas ĉirkaŭ 90% el la specioj de la familio Kaliĥtiedoj kaj estas unu el la plej diversaj siluroformaj grupoj en Neotropiso, kun ĉirkaŭ 170 validaj specioj.[4] Ĝi enhavas du tribojn, Aspidoradini kaj Corydoradini. Aspidoradini enhavas la genrojn Aspidoras kaj Scleromystax, dum Corydoradini enhavas la genrojn Corydoras kaj Brochis.[5][6] Kelkaj kredas, ke la genro Brochis estu sinonimigita kun Corydoras.[4]

La subfamilio Kaliĥtienoj enhavas la genrojn Callichthys, Dianema, Hoplosternum, Lepthoplosternum, kaj Megalechis. Laŭ artikolo de 1997, Callichthys estas la plej baza membro de la subfamilio.[7] En studo de 2004, oni trovis diferencajn rilatojn inter Kaliĥtienoj: Dianema kaj Hoplosternum formas la plej bazan kladon, kaj Callichthys estas frata de Lepthoplosternum kaj Megalechis.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Froese, Rainer, kaj Daniel Pauly, eld. (2007). "Callichthyidae" en FishBase. Versio de marto 2007. Alirita la 4an de januaro 2020.
  2. 2,0 2,1 Reis, Roberto E.. Callichthyidae. Armored Catfishes. Tree of Life Web Project (1998-05-14). Alirita 2007-07-04.
  3. Nelson, Joseph S. (2006). Fishes of the World. John Wiley & Sons, Inc. ISBN 0-471-25031-7.
  4. 4,0 4,1 (December 2003) “Phylogeny of the subfamily Corydoradinae Hoedeman, 1952 (Siluriformes: Callichthyidae), with a definition of its genera”, Proceedings of the Academy of Natural Sciences of Philadelphia (PDF) 153, p. 119–154. doi:[[doi:10.1635%2F0097-3157%282003%29153%5B0119%3APOTSCH%5D2.0.CO%3B2|10.1635/0097-3157(2003)153[0119:POTSCH]2.0.CO;2]]. Alirita 2011-08-17.. 
  5. http://www.fishbase.org/NomenClature/ScientificNameSearchList.php?crit1_fieldname=SYNONYMS.SynGenus&crit1_fieldtype=CHAR&crit1_operator=EQUAL&crit1_value=Brochis&crit2_fieldname=SYNONYMS.SynSpecies&crit2_fieldtype=CHAR&crit2_operator=contains&crit2_value=&group=summary&backstep=-2
  6. Encyclopedia of Aquarium and Pond Fish (2005) (David Alderton) p. 121
  7. (2004) “Callichthys serralabium: A New Species of Neotropical Catfish from the Upper Orinoco and Negro Rivers (Siluriformes: Callichthyidae)”, Copeia 2004 (2), p. 336–343. doi:10.1643/CI-03-129R. 
  8. (2005) “Two New Species of the Neotropical Catfish Genus Lepthoplosternum (Ostariophysi: Siluriformes: Callichthyidae)”, Copeia 2005 (4), p. 724–731. doi:[[doi:10.1643%2F0045-8511%282005%29005%5B0724%3ATNSOTN%5D2.0.CO%3B2|10.1643/0045-8511(2005)005[0724:TNSOTN]2.0.CO;2]].