Kalia nitrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kalia nitrato, aŭ kali-salpetro, estas la sola neorganika kombinaĵo de la kalio, kun kemia formulo de KNO3. Ĝi estas ĉefa komponento de la nigra pulvo pro ties forta oksidiga propreco. Oni menciis ĝin jam en la 3-a jarcento a.K., dum konstruado de la Ĉina Granda Muro. En la moderna epoko, oni uzis ĝin ankaŭ en kovraĵo de la alumeta kapo.

En la nutraĵa industrio, kalia nitrato havas la numeron E252 kaj estas uzata kiel konservigaĵo.

Komence, oni skrapis ĝin grandamase de sur la muro de la kavoj, poste produktis ĝin per la Haber-procezo. Oni uzas ĝin kiel kemian sterkon en plej ofta proporcio de 13-0-44 (je maso de la sterko, ĝi netenas 13% da nitrogeno, 0% da fosforo kaj 44% da kalio).

Produktado

  • saligaj reagoj: