Kaliniko el Heliopolo
Kaliniko el Heliopolo (620-678) | ||
---|---|---|
![]() Laŭ bizanca manuskripto, Kaliniko el Heliopolo kreis la grekan fajron, kiun la bizancanoj uzis kontraŭ la musulmana ŝiparo.
| ||
Persona informo | ||
Καλλίνικος | ||
Naskiĝo | 620 en Heliopolo, nuna Baalbek, Libano | |
Morto | 678 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Turkio | |
Loĝloko | Konstantinopolo vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | arkitekto alkemiisto militisto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Greka fajro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kaliniko el Heliopolo (620-678) estis bizanca arkitekto, elpensisto kaj kemiisto kiu vivis dum la 7-a jarcento. Laŭ la kronikisto Teofano (760-818), estis granda la malamo inter araboj kaj bizancanoj en la regiono kie Kaliniko vivis. Pro tio li decidis fuĝi al Konstantinopolo (nuna Istanbulo) iom antaŭ la Batalo de Jarmuk (636).

Ĉar li maltrankviliĝis pri la invado de la araboj, li inventis gelatenan likvaĵon alte bruleman, kiun li uzis kiel armilon. Ĉirkaŭ la jaro 673 la kalifo Muawiya ibn Abi Sufyan (602-680) komandis siajn venkajn arabajn fortojn dum ŝipatako al Konstantinopolo. La falo de Bizanco tiuepoke malfermus la pordegojn el Eŭropo al penetrado tra Grekio kaj la Itala duoninsulo, kaj nenia ŝtato estis sufiĉe potenca por rezisti al ili.
Sed kontraŭe, la araba floto estis tute detruita per uzo de stranga armilo tiam nekonata, la greka fajro de Kaliniko el Heliopolo, unue uzata en la "Batalo de Ciziko" apud Konstantinopolo, en la jaro 673. La ingrediencoj de la greka fajro estis sekrete konservitaj de la familio de Kaliniko kaj ili ankoraŭ restas kiel mistero. Laŭŝajne ĝi estis miksaĵo da nafto, kalia nitrato kaj tre eble kalcia oksido.
Raportoj diras ke la produkto ne estingiĝas pro la akvo, disiĝas en ĝin, liberigante grandan kvanton da varmo.[1] La ĉefa kaj noviga malkovro de Kaliniko ŝajne estis la enkondukon de speco da tubo por ĵeti la fajron. Tiu nova armilo ebligis la venkon de la bizancanoj kaj ankaŭ estis tre grava kiel historia fakto por la monda defendo, ĉar tio permesis al la bizancanoj resti en la urbo ĝis la jaro 678 kiam okazis la sieĝon de Konstantinopolo fare de la araboj.[2] La greka fajro estis ankaŭ uzita en 1151 en Francio. La tekniko enkondukita de Kaliniko en Bizanco certe estis inspirita en malnova tekniko uzata en la antikva Ĉinio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Biographical Encyclopedia of Scientists
- Enciclopædia Britannica
- Encyclopedia.com
- ACS Publications
- The Middle Byzantine Historians
- Chronology of Science
- Elements of Petroleum Geology